Endre Ady
NEĜMONTOJ KAJ RIVIERO

Neĝbuklojn niajn glaciĉapaj
uraganidoj taŭzas bube,
printempo sub ni ridas, palmoj,
alooj, kaktoj floras sube.

En Alpoj estas ni la Limoj.
Nin ventfriponoj moke vipas,
kaj sube sanktan brilon suno,
frenezan bluon mar' disipas.

Fier-turmente ni la kapon
en la ĉielojn frostajn boras,
dum ĉe l' piedoj dand-sinjoroj,
parfumaj damoj ridsonoras.

Ni ŝirmas ilin, ni, la Limoj,
ĉi grandaj korpoj frostrigidaj,
gardante, ke por ili estu
printempaj horoj gaje-ridaj.

Ja mortus, se ni falus foje,
tiu printemp', de l' subo stranda,
ja mortus palmo kaj rideto
sur delikata lipo danda.

Se ni ekzemplon donus grandan
tondre, terure kaj sovaĝe
montkamaradoj, kio estus,
se ni vizitus ĉi-pejzaĝe?